5 Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;

6 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.

7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.