1 Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;

2 jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.

3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.

4 La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis.

5 En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

6 Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos ĉi tien.

7 Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.

8 Kaj David diris en tiu tago:Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.

9 Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen.

10 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

11 Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.

12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

13 Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj.

14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono

15 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia

16 kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.

17 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon.

18 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.

19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.

20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

22 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.

23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

24 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.

25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.