1 Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;2 jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
Publicidade
2 Samuel 5
Veja também
Publicidade