1 Al la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:

2 Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;

3 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis.

4 Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.

5 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos.

6 Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas.

7 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

8 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis:

9 Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

11 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

12 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo:

13 Mi scias, kie vi loĝas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.

14 Sed mi havas kelkon kontraŭ vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.

15 Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

16 Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.

17 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

18 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

19 Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

20 Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.

21 Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco.

22 Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.

23 Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj.

24 Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.

25 Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos.

26 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj;

27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro;

28 kaj mi donos al li la matenan stelon.

29 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.