11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili.

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.

13 Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj.

14 Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago.

15 Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.