1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj.

2 Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?

3 Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin.

4 Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi;

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

7 Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.

8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.

11 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

12 dirantaj per granda voĉo:Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.

13 Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.

14 Kaj la kvar kreitaĵoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.