1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu.

2 Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,

3 kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;

4 dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.

5 Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.

6 Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

7 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;

8 Ĉion Vi metis sub liajn piedojn. Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin.

9 Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.

10 Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.

11 Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj,

12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

13 Kaj ankaŭ:Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.

14 Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

16 Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.

17 Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.

18 Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.