2 Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.3 Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.4 Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen.5 Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.6 De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata.9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Publicidade
Isaías 1
Publicidade
Veja também
Publicidade