1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta.

2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj.

3 La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.

4 Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris:Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata.

5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.

6 Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.

7 Poste li diris al la disĉiploj:Ni iru returne en Judujon.

8 La disĉiploj diris al li:Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?

9 Jesuo respondis:Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.

10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.

11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

12 La disĉiploj do diris:Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.

13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.

14 Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.

15 Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.

16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj:Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.

17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.

18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj;

19 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.

20 Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo.

21 Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.

22 Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.

23 Jesuo diris al ŝi:Via frato releviĝos.

24 Marta diris al li:Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago.

25 Jesuo diris al ŝi:Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos,

26 kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?

27 Ŝi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

28 Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante:La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin.

29 Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li.

30 (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)

31 La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante:Ŝi iras al la tombo, por plori tie.

32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.

33 Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,

34 kaj diris:Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu.

35 Jesuo larmis.

36 La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis!

37 Sed kelkaj el ili diris:Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?

38 Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.

39 Jesuo diris:Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.

40 Jesuo diris al ŝi:Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

41 Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.

42 Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.

43 Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo:Lazaro, elvenu.

44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

46 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

47 Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;

48 se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

49 Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion,

50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.

51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;

52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio.

53 De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.

54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.

55 Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi.

56 Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo?

57 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.