1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba.2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin.3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo,4 ili diris al li:Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem.5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili:Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon.8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi:Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis?11 Kaj ŝi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi:Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Publicidade
João 8
Veja também
Publicidade