1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.2 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?3 Jesuo respondis:Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?9 Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.10 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?11 Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.12 Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.
Publicidade
João 9
Veja também
Publicidade