20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.

21 Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.

22 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.

23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al ĉi tiu monto:Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.

24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.

25 Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.