Publicidade

Marcos 2

3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.4 Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?9 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru?10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:11 Mi diras al vi:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.12 Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.

Publicidade

Veja também

Publicidade
Marcos
Ver todos os capítulos de Marcos