Publicidade

Marcos 5

21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,23 kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.28 Ĉar ŝi diris:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tuŝis mian veston?31 Kaj liaj disĉiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras:Kiu min tuŝis?32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.34 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.39 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Leviĝu.42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

Veja também

Publicidade
Marcos
Ver todos os capítulos de Marcos
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-