Publicidade

Marcos 5

35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.39 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Leviĝu.42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

Veja também

Publicidade
Marcos
Ver todos os capítulos de Marcos
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-