1 Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis.

2 Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj?

3 Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li.

4 Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.

5 Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.

6 Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante.

7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj;

8 kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;

9 sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.

10 Kaj li diris al ili:Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko.

11 Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.

12 Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.

13 Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

14 Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris:Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.

15 Sed aliaj diris:Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris:Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj.

16 Sed, tion aŭdinte, Herodo diris:Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.

17 Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi.

18 Ĉar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.

19 Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;

20 ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.

21 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,

22 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.

23 Kaj li ĵuris al ŝi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.

24 Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto.

25 Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

26 Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.

27 Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,

28 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.

29 Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.

30 Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis.

31 Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.

32 Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte.

33 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin.

34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.

35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;

36 forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

37 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li:Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?

38 Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris:Kvin, kaj du fiŝojn.

39 Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.

40 Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.

41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.

42 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis.

43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.

44 Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.

45 Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.

46 Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi.

47 Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.

48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;

49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;

50 ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.

51 Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;

52 ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.

53 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret, kaj alligis la ŝipeton.

54 Kaj kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis lin,

55 kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas.

56 Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.