31 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

32 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.

33 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;

34 kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermiĝu.

35 Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.

36 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.

37 Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.