22 Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23 Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

24 Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

25 kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.