1 Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.

2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.

4 Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.

5 Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.

6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.

7 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.

8 Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.

9 Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.

10 Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;

11 Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;

12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;

13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.

14 Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.

15 Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.

16 Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj.

17 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.