Cânticos 3

1 Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

2 Mi levigxos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.

3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.

5 Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

6 Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per cxiaj pudroj de la parfumisto?

7 Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj cxirkauxas gxin El la fortuloj de Izrael,

8 CXiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; CXiu portas sian glavon cxe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.

9 Edzigxan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la regxo Salomono.

10 GXiajn kolonojn li konstruis el argxento, La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.

11 Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto, En la tago de la gxojo de lia koro.

Capítulos

Bíblias