1 Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano,

3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,

4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin.

5 Ĉi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;

6 sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael.

7 Kaj dum vi iros, prediku, dirante:La regno de la ĉielo alproksimiĝis.

8 Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.

9 Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn,

10 nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

11 Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros.

12 Kaj venante en la domon, salutu ĝin.

13 Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi.

14 Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.

15 Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo.

16 Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

17 Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos;

18 kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.

19 Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.

20 Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.

21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.

22 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

23 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.

24 Disĉiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia sinjoro.

25 Sufiĉas por la disĉiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaŭ liajn domanojn!

26 Tial ne timu ilin, ĉar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita.

27 Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi aŭdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

29 Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;

30 sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj.

31 Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.

32 Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

33 Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

34 Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.

35 Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon;

36 kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.

37 Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.

38 Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.

39 Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.

40 Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

41 Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo.

42 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.