1 Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.

2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.

3 Kaj Josuo faris al si ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.

4 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;

5 ĉar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed ĉiuj, kiuj naskiĝis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj.

6 Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

7 Iliajn filojn Li starigis anstataŭ ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; ĉar ili estis necirkumciditaj, ĉar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.

8 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, ĝis ili resaniĝis.

9 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal ĝis hodiaŭ.

10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo.

11 Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.

12 Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj?

14 Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?

15 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.