1 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante:

2 Diru al la Izraelidoj jene:Aranĝu al vi la urbojn de rifuĝo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,

3 por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto pro sango.

4 Kaj li forkuros al unu el tiuj urboj, kaj stariĝos antaŭ la pordego de la urbo, kaj rakontos al la plejaĝuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li loĝu ĉe ili.

5 Kaj kiam la sangovenĝanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; ĉar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antaŭe.

6 Kaj li loĝos en tiu urbo, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo por juĝo, ĝis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.

7 Kaj ili konsekris la urbon Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto de Jehuda.

8 Kaj transe de Jordan, oriente de Jeriĥo, ili donis:Becer, en la dezerto, sur la ebenaĵo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Baŝan, de la tribo de Manase.

9 Tiuj urboj estis destinitaj por ĉiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, por ke tien povu forkuri ĉiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovenĝanto, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo.