1 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:

2 Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el ĉiu tribo,

3 kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de ĉi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du ŝtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos ĉi tiun nokton.

4 Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el ĉiu tribo;

5 kaj Josuo diris al ili:Iru antaŭ la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian ŝultron ĉiu po unu ŝtono, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj;

6 por ke ĉi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaŭ demandos vin, dirante:Pro kio estas ĉe vi ĉi tiuj ŝtonoj?

7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj eterne.

8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du ŝtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kuŝigis ilin tie.

9 Kaj dek du ŝtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie ĝis hodiaŭ.

10 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.

11 Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaŭ la popolo.

12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaŭ la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.

13 Ĉirkaŭ kvardek mil armitaj militistoj transiris antaŭ la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jeriĥo.

14 En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:

16 Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.

17 Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan.

18 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj.

19 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.

20 Kaj la dek du ŝtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.

21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas ĉi tiuj ŝtonoj?

22 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon;

23 ĉar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis antaŭ ni, ĝis ni transiris;

24 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.