5 Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.

6 Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

7 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Ĉar ni ne prenis panojn.

8 Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

9 Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?

10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?

11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

12 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.