1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkaŝoj de la Sinjoro.

2 Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon;

3 kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),

4 ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.

5 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj.

6 Ĉar se mi deziros fieri, mi ne estos malsaĝa; ĉar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aŭ aŭdas ĉe mi.

7 Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj-por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu.

8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi.

9 Kaj li diris al mi:Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

10 Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

11 Mi malsaĝiĝis:vi min devigis; ĉar mi devus estis laŭdata de vi; ĉar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

12 Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.

13 Ĉar en kio vi fariĝis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu al mi ĉi tiun maljustaĵon.

14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

15 Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata?

16 Tio estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo.

17 Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?

18 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

19 Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi. Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por via edifo.

20 Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj;

21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.