1 Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi?

2 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj;

3 ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;

5 ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio,

6 kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta,

8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

9 Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

10 Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro.

11 Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

13 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta;

14 sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

15 sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro.

16 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

18 Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.