1 Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;

2 kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.

3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante:Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo?

4 Kaj responde li diris:Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,

5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?

6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

7 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?

8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.

9 Sed mi diras al vi:Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.

10 La disĉiploj diris al li:Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi.

11 Sed li diris al ili:Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.

12 Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.

13 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.

14 Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.

15 Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.

16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris:Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?

17 Li diris al li:Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.

18 Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston;

19 Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

20 La junulo diris al li:Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi?

21 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

22 Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.

23 Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo.

24 Kaj cetere mi diras al vi:Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.

25 Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante:Kiu do povas esti savita?

26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.

27 Tiam Petro responde diris al li:Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?

28 Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.

29 Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.

30 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.