23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:

24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.

25 Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;

26 tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.

27 Kaj post ĉiuj la virino mortis.

28 En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.

29 Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.

30 Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.

31 Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:

32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.

33 Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.