14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo.

15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,

16 tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj.

17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.

18 Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.