1 데만 사람 엘리바스가 대답하여 가로되

2 누가 네게 말하면 네가 염증이 나겠느냐 ? 날지라도 누가 참고 말하지 아니하겠느냐 ?

3 전에 네가 여러 사람을 교훈하였고 손이 늘어진 자면 강하게 하였고

4 넘어져 가는 자를 말로 붙들어 주었고 무릎이 약한 자를 강하게 하였거늘

5 이제 이 일이 네게 임하매 네가 답답하여 하고 이 일이 네게 당하매 네가 놀라는구나

6 네 의뢰가 경외함에 있지 아니하냐 ? 네 소망이 네 행위를 완전히 함에 있지 아니하냐 ?

7 생각하여 보라 ! 죄없이 망한 자가 누구인가 정직한 자의 끊어짐이 어디 있는가

8 내가 보건대 악을 밭갈고 독을 뿌리는 자는 그대로 거두나니

9 다 하나님의 입기운에 멸망하고 그 콧김에 사라지느니라

10 사자의 우는 소리와 사나운 사자의 목소리가 그치고 젊은 사자의 이가 부러지며

11 늙은 사자는 움킨 것이 없어 죽고 암사자의 새끼는 흩어지느니라

12 무슨 말씀이 내게 가만히 임하고 그 가는 소리가 내 귀에 들렸었나니

13 곧 사람이 깊이 잠들 때쯤 하여서니라 내가 그 밤의 이상으로 하여 생각이 번거로울 때에

14 두려움과 떨림이 내게 이르러서 모든 골절이 흔들렸었느니라

15 그 때에 영이 내 앞으로 지나매 내 몸에 털이 주뼛하였었느니라

16 그 영이 서는데 그 형상을 분변치는 못하여도 오직 한 형상이 내 눈 앞에 있었느니라 그 때 내가 종용한 중에 목소리를 들으니 이르기를

17 인생이 어찌 하나님보다 의롭겠느냐 ? 사람이 어찌 그 창조하신 이보다 성결하겠느냐 ?

18 하나님은 그 종이라도 오히려 믿지 아니하시며 그 사자라도 미련하다 하시나니

19 하물며 흙 집에 살며 티끌로 터를 삼고 하루살이에게라도 눌려 죽을 자이겠느냐 ?

20 조석 사이에 멸한 바 되며 영원히 망하되 생각하는 자가 없으리라

21 장막 줄을 그들에게서 뽑지 아니하겠느냐 ? 그들이 죽나니 지혜가 있느니라

1 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;

4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;

5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.

6 Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

7 Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.

10 La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;

11 Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris.

12 Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.

13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

14 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.

15 Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.

16 Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:

17 Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:

19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj.

20 De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.

21 La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.