Publicidade

Céu

Por Bíblia Online –

O céu é a morada eterna de Deus e a esperança final do cristão. A Bíblia descreve o céu como lugar de glória, alegria e comunhão perfeita com o Criador.

A morada de Deus

Na casa de meu Pai há muitas moradas. Os céus declaram a glória de Deus — e um dia habitaremos lá eternamente.

2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.2 Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

25 Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.

6 Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

24 Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo.

17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

Cidadania celestial

A nossa cidadania está nos céus. Ajuntai tesouros no céu, não na terra. O céu é a pátria do cristão.

20 Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas;20 sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas;

14 Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.

21 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

35 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Esperança eterna

Seremos arrebatados para encontrar o Senhor nos ares. Ainda não se manifestou o que havemos de ser — mas seremos semelhantes a Ele.

16 Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj;17 poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro.

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

18 La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

50 Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.51 Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.

9 Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.

7 ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti;8 sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

9 Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;

15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.

Publicidade