Publicidade

1 Reis 13

IRB20

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi. 2 Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi. 3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos. 4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si. 5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo. 6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe. 7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon. 8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo: se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko; 9 ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 10 Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro. 12 Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo. 13 Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi, 14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi. 15 Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon. 16 Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko; 17 ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 18 Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj. 23 Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto. 26 Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27 Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon. 29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato! 31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.

33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj. 34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

1 Ed ecco che un uomo di Dio giunse da Giuda a Betel per ordine dell’Eterno, mentre Geroboamo stava presso l’altare per bruciare l’incenso; 2 e per ordine dell’Eterno si mise a gridare contro l’altare e a dire: "Altare, altare! così dice l’Eterno: Ecco, alla casa di Davide nascerà un figlio, di nome Giosia, il quale sacrificherà su di te i sacerdoti degli alti luoghi che su di te bruciano incenso, e si bruceranno su di te ossa umane". 3 E quello stesso giorno diede un segno miracoloso dicendo: "Questo è il segno che l’Eterno ha parlato: ecco, l’altare si spaccherà, e la cenere che c’è sopra si spanderà". 4 Quando il re Geroboamo udì la parola che l’uomo di Dio aveva gridato contro l’altare di Betel, stese la mano dall’alto dell’altare, e disse: "Prendetelo!". Ma la mano che Geroboamo aveva steso contro di lui si seccò, e non poté più ritirarla a . 5 L’altare si spaccò e la cenere che c’era sopra si disperse, secondo il segno che l’uomo di Dio aveva dato per ordine dell’Eterno. 6 Allora il re si rivolse all’uomo di Dio, e gli disse: "Ti prego, implora la grazia dell’Eterno, del tuo Dio, e prega per me affinché mi sia restituita la mano". E l’uomo di Dio implorò la grazia dell’Eterno, e il re riebbe la sua mano, che tornò com’era prima. 7 E il re disse all’uomo di Dio: "Vieni con me a casa; ti ristorerai, e io ti farò un regalo". 8 Ma l’uomo di Dio rispose al re: "Anche se tu mi dessi la metà della tua casa, io non entrerò da te, e non mangerò pane berrò acqua in questo luogo; 9 poiché questo è l’ordine che mi è stato dato dall’Eterno: Tu non mangerai pane berrai acqua, e non tornerai per la strada che avrai fatto all’andata". 10 Così egli se ne andò per un’altra strada, e non tornò per quella che aveva fatto, venendo a Betel.

Disubbidienza e punizione del profeta

11 C’era un vecchio profeta che abitava a Betel; e uno dei suoi figli andò a raccontargli tutte le cose che l’uomo di Dio aveva fatto in quel giorno a Betel, e le parole che aveva detto al re. Il padre, quando udì il racconto, 12 disse ai suoi figli: "Per quale via se n’è andato?". Poiché i suoi figli avevano visto la via per la quale se n’era andato l’uomo di Dio venuto da Giuda. 13 Egli disse ai suoi figli: "Sellatemi l’asino". Quelli gli sellarono l’asino; ed egli vi montò su, 14 andò dietro all’uomo di Dio, e lo trovò seduto sotto un terebinto, e gli disse: "Sei tu l’uomo di Dio venuto da Giuda?". Egli rispose: "Sono io". 15 Allora il vecchio profeta gli disse: "Vieni con me a casa mia e prendi un podi cibo". 16 Ma egli rispose: "Io non posso tornare indietro con te, entrare da te; e non mangerò pane berrò acqua con te in questo luogo; 17 poiché mi è stato detto, per ordine dell’Eterno: Tu non mangerai pane, berrai acqua, e non tornerai per la strada che avrai fatto all’andata". 18 L’altro gli disse: "Anch’io sono profeta come lo sei tu; e un angelo mi ha parlato per ordine dell’Eterno, dicendo: Riportalo con te in casa tua, affinché mangi del pane e beva dell’acqua". Costui gli mentiva. 19 Così, l’uomo di Dio tornò indietro con l’altro, e mangiò del pane e bevve dell’acqua in casa sua. 20 Mentre sedevano a mensa, la parola dell’Eterno fu rivolta al profeta che aveva fatto tornare indietro l’altro; 21 ed egli gridò all’uomo di Dio che era venuto da Giuda: "Così parla l’Eterno: Poiché tu ti sei ribellato all’ordine dell’Eterno, e non hai osservato il comandamento che l’Eterno, il tuo Dio, ti aveva dato, 22 sei tornato indietro e hai mangiato del pane e bevuto dell’acqua nel luogo del quale egli ti aveva detto: Non mangiare del pane e non bere dell’acqua, il tuo cadavere non entrerà nel sepolcro dei tuoi padri". 23 Quando l’uomo di Dio ebbe mangiato e bevuto, il vecchio profeta, che lo aveva fatto tornare indietro, gli sellò l’asino. 24 L’uomo di Dio se ne andò, e un leone lo incontrò per strada, e lo uccise. Il suo cadavere restò disteso sulla strada; l’asino se ne stava vicino a lui e il leone pure vicino al cadavere. 25 Quando ecco passarono degli uomini che videro il cadavere disteso sulla strada e il leone che stava vicino al cadavere, e vennero a riferire la cosa nella città dove abitava il vecchio profeta. 26 E quando il profeta che aveva fatto tornare indietro l’uomo di Dio ebbe udito ciò, disse: "È l’uomo di Dio, che è stato ribelle all’ordine dell’Eterno; perciò l’Eterno lo ha dato in balìa di un leone, che lo ha sbranato e ucciso, secondo la parola che l’Eterno gli aveva detto". 27 Poi si rivolse ai suoi figli, e disse loro: "Sellatemi l’asino". E quelli glielo sellarono. 28 Ed egli andò, trovò il cadavere disteso sulla strada, e l’asino e il leone che stavano vicino al cadavere; il leone non aveva divorato il cadavere sbranato l’asino. 29 Il profeta prese il cadavere dell’uomo di Dio, lo pose sull’asino, e lo portò indietro; il vecchio profeta rientrò in città per piangerlo e per dargli sepoltura. 30 Depose il cadavere nel proprio sepolcro; ed egli e i suoi figli lo piansero, dicendo: 31 "Ahi fratello mio!". E quando lo ebbe seppellito, il vecchio profeta disse ai suoi figli: "Quando sarò morto, seppellitemi nel sepolcro dove è sepolto l’uomo di Dio; ponete le mie ossa accanto alle sue. 32 Poiché la parola da lui gridata per ordine dell’Eterno contro l’altare di Betel e contro tutte le case degli alti luoghi che sono nelle città di Samaria, si verificherà certamente". 33 Dopo questo fatto, Geroboamo non si tirò indietro dalla sua cattiva strada; anzi creò di nuovo dei sacerdoti degli alti luoghi, prendendoli qua e fra il popolo; chiunque voleva, era da lui consacrato e diventava sacerdote degli alti luoghi. 34 Quella fu, per la casa di Geroboamo, un’occasione di peccato, che attirò su di lei la distruzione e lo sterminio dalla faccia della terra.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-