1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje. 5 Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje. 6 Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto. 10 En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
13 La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon. 14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn. 15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17 Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj. 23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 24 Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi. 25 Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 26 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat’ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj. 30 Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj. 31 Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono. 33 La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita. 34 Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem. 35 Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem. 36 Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe. 37 Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj. 39 Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente. 40 Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo: 41 la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj; 42 kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj; 43 kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj; 44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro; 45 kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro. 46 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan. 47 Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 48 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono; 49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; 50 kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro. 51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
1 Poi Salomone costruì la sua casa, e la completò interamente in tredici anni. 2 Costruì prima di tutto la casa detta "Foresta del Libano", di cento cubiti di lunghezza, di cinquanta di larghezza e di trenta di altezza. Era basata su quattro ordini di colonne di cedro, sulle quali poggiava una travatura di cedro. 3 Un soffitto di cedro copriva le camere che poggiavano sulle colonne, e che erano in numero di quarantacinque, quindici per fila. 4 Vi erano tre ordini di camere, le cui finestre si trovavano le une di fronte alle altre lungo tutti e tre gli ordini. 5 Tutte le porte con i loro stipiti e architravi erano quadrangolari, e le finestre dei tre ordini di camere si trovavano le une di fronte alle altre, in tutti e tre gli ordini. 6 Fece pure il portico di colonne, che aveva cinquanta cubiti di lunghezza e trenta di larghezza, con un vestibolo davanti, delle colonne, e una scalinata in fronte. 7 Poi fece il portico del trono dove amministrava la giustizia, e che fu chiamato "Portico del giudizio"; lo ricoprì di legno di cedro dal pavimento al soffitto. 8 La casa dove lui abitava fu costruita nello stesso modo, in un altro cortile, dietro il portico. Fece una casa dello stesso stile di questo portico per la figlia del Faraone, che egli aveva sposata. 9 Tutte queste costruzioni erano di pietre scelte, tagliate a misura, segate con la sega, internamente ed esternamente, dalle fondamenta ai cornicioni, e al di fuori sino al cortile maggiore. 10 Anche le fondamenta erano di pietre scelte, grandi, di pietre di dieci cubiti, e di pietre di otto cubiti. 11 Al di sopra vi erano delle pietre scelte, tagliate a misura, e del legno di cedro. 12 Il gran cortile aveva tutto intorno tre ordini di pietre lavorate e un ordine di travi di cedro, come il cortile interiore della casa dell’Eterno e come il portico della casa.
13 Il re Salomone fece venire da Tiro Chiram, 14 figlio di una vedova della tribù di Neftali; suo padre era di Tiro. Egli lavorava il bronzo; era pieno di sapienza, di intelletto e di ingegno per eseguire qualunque lavoro in bronzo. Egli si recò dal re Salomone ed eseguì tutti i lavori da lui ordinati. 15 Fece le due colonne di bronzo. La prima aveva diciotto cubiti di altezza, e una corda di dodici cubiti misurava la circonferenza della seconda. 16 Fuse due capitelli di bronzo, per metterli in cima alle colonne; uno aveva cinque cubiti di altezza e l’altro cinque cubiti di altezza. 17 Fece un reticolato, un lavoro di intreccio, dei festoni a forma di catenelle, per i capitelli che erano in cima alle colonne: sette per il primo capitello e sette per il secondo. 18 Fece due ordini di melagrane intorno a uno di quei reticolati, per coprire il capitello che era in cima all’una delle colonne; lo stesso fece per l’altro capitello. 19 I capitelli che erano in cima alle colonne nel portico erano fatti a forma di giglio, ed erano di quattro cubiti. 20 I capitelli posti sulle due colonne erano circondati da duecento melagrane, in alto, vicino alla sporgenza che era al di là del reticolato; vi erano duecento melagrane disposte attorno al primo, e duecento intorno al secondo capitello. 21 Egli eresse le colonne nel portico del tempio; eresse la colonna a destra e la chiamò Iachin; poi eresse la colonna a sinistra e la chiamò Boaz. 22 In cima alle colonne c’era un lavoro fatto a forma di giglio. Così fu compiuto il lavoro delle colonne. 23 Poi fece il mare di metallo fuso, che aveva dieci cubiti da un orlo all’altro; era di forma perfettamente rotonda, aveva cinque cubiti di altezza, e una corda di trenta cubiti ne misurava la circonferenza. 24 Sotto all’orlo lo circondavano delle coloquintidi, dieci per cubito, facendo tutto il giro del mare; le coloquintidi, disposte in due ordini, erano state fuse insieme con il mare. 25 Questo poggiava su dodici buoi, dei quali tre guardavano a settentrione, tre a occidente, tre a meridione e tre a oriente; il mare stava su di essi, e le parti posteriori dei buoi erano rivolte verso l’interno. 26 Esso aveva lo spessore di un palmo; il suo orlo, fatto come l’orlo di una coppa, aveva la forma di un fiore di giglio; il mare conteneva duemila bati. 27 Fece anche le dieci basi di bronzo; ciascuna aveva quattro cubiti di lunghezza, quattro cubiti di larghezza e tre cubiti di altezza. 28 Il lavoro delle basi consisteva in questo. Erano formate di riquadri, tenuti insieme per mezzo di sostegni. 29 Sopra i riquadri, fra i sostegni, vi erano dei leoni, dei buoi e dei cherubini; lo stesso sui sostegni superiori; ma sui sostegni inferiori, sotto i leoni e i buoi, vi erano delle ghirlande a festoni. 30 Ogni base aveva quattro ruote di bronzo con le sale di bronzo; e ai quattro angoli vi erano delle mensole, sotto il bacino; queste mensole erano di metallo fuso, di fronte a ciascuna stavano delle ghirlande. 31 Al coronamento della base, nell’interno, c’era un’apertura in cui si adattava il bacino; essa aveva un cubito di altezza, era rotonda, della forma di una base di colonna, e aveva un cubito e mezzo di diametro; anche lì vi erano delle sculture; i riquadri erano quadrati e non circolari. 32 Le quattro ruote erano sotto i riquadri, le sale delle ruote erano fissate alla base, e l’altezza di ogni ruota era di un cubito e mezzo. 33 Le ruote erano fatte come quelle di un carro. I loro assi, i loro quarti, i loro razzi, i loro mozzi erano di metallo fuso. 34 Ai quattro angoli di ogni base vi erano quattro mensole di un medesimo pezzo con la base. 35 La parte superiore della base terminava con un cerchio di mezzo cubito di altezza, aveva i suoi sostegni e i suoi riquadri tutti di un pezzo con la base. 36 Sulla parte liscia dei sostegni e sui riquadri, Chiram scolpì dei cherubini, dei leoni e delle palme, secondo gli spazi liberi, e delle ghirlande tutte intorno. 37 Così fece le dieci basi; la fusione, la misura e la forma erano le stesse per tutte. 38 Poi fece le dieci conche di bronzo, ciascuna delle quali conteneva quaranta bati ed era di quattro cubiti; ogni conca posava sopra una delle dieci basi. 39 Egli collocò le basi così: cinque al lato destro della casa e cinque al lato sinistro; e pose il mare al lato destro della casa, verso sud-est. 40 Chiram fece anche i vasi per le ceneri, le palette e le bacinelle. 41 Così Chiram completò tutta l’opera che il re Salomone gli fece fare per la casa dell’Eterno: le due colonne, le due volute dei capitelli in cima alle colonne, i due reticolati per coprire le due volute dei capitelli in cima alle colonne, 42 le quattrocento melagrane per i due reticolati, a due ordini di melagrane per ogni reticolato che coprivano le due volute dei capitelli in cima alle colonne, 43 le dieci basi, le dieci conche sulle basi, 44 il mare, che era unico, e i dodici buoi sotto il mare; 45 i vasi per le ceneri, le palette e le bacinelle. Tutti questi utensili che Salomone fece fare a Chiram per la casa dell’Eterno erano di bronzo lucidato. 46 Il re li fece fondere nella pianura del Giordano, in un suolo argilloso, fra Succot e Sartan. 47 Salomone lasciò tutti questi utensili senza rilevare il peso del bronzo, perché erano in grandissima quantità. 48 Salomone fece fabbricare tutti gli arredi della casa dell’Eterno: l’altare d’oro, la tavola d’oro sulla quale si mettevano i pani della presentazione; 49 i candelabri d’oro puro, cinque a destra e cinque a sinistra, davanti al santuario, con i fiori, le lampade e gli smoccolatoi, d’oro; 50 le coppe, i coltelli, le bacinelle, i cucchiai e i bracieri, d’oro fino; e i cardini d’oro per la porta interna della casa all’ingresso del luogo santissimo, e per la porta della casa all’ingresso del tempio. 51 Così fu compiuta tutta l’opera che il re Salomone fece eseguire per la casa dell’Eterno. Poi Salomone fece portare l’argento, l’oro e gli utensili che Davide suo padre aveva consacrato, e li mise nei tesori della casa dell’Eterno.