Publicidade

1 Reis 9

IRB20

1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari, 2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon. 3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam. 4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn: 5 tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili: 7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj. 8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon 11 (por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea. 12 Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li. 13 Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago. 14 Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.

15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron. 16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.) 17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon, 18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19 kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael: 21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago. 22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj. 23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn. 24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon. 25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom. 27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono. 28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

Seconda apparizione dell’Eterno a Salomone

1 Dopo che Salomone ebbe finito di costruire la casa dell’Eterno, la casa del re e tutto quello che ebbe piacere e volontà di fare, 2 l’Eterno gli apparve per la seconda volta, come gli era apparso a Gabaon, 3 e gli disse: "Io ho esaudito la tua preghiera e la supplica che hai fatto davanti a me; ho santificato questa casa che tu hai costruito per mettervi il mio nome per sempre; i miei occhi e il mio cuore saranno per sempre . 4 Quanto a te, se tu cammini davanti a me come camminò Davide, tuo padre, con integrità di cuore e con rettitudine, facendo tutto quello che ti ho comandato, e se osservi le mie leggi e i miei precetti, 5 io stabilirò il trono del tuo regno in Israele per sempre, come promisi a Davide tuo padre, dicendo: Non ti mancherà mai qualcuno che sieda sul trono d’Israele. 6 Ma se voi o i vostri figli vi distoglierete dal seguirmi, se non osserverete i miei comandamenti e le mie leggi che io vi ho posto davanti e andrete invece a servire altri dèi e a prostrarvi davanti a loro, 7 io sterminerò Israele dalla faccia del paese che gli ho dato, rigetterò dalla mia presenza la casa che ho consacrato al mio nome, e Israele sarà la favola e lo zimbello di tutti i popoli. 8 E questa casa, per quanto sia così eccelsa, sarà desolata; e chiunque le passerà vicino rimarrà stupefatto e si metterà a fischiare; e si dirà: Perché l’Eterno ha trattato in questo modo questo paese e questa casa?, allora si risponderà: 9 Perché hanno abbandonato l’Eterno, il loro Dio, il quale fece uscire i loro padri dal paese d’Egitto, si sono legati ad altri dèi, si sono prostrati davanti a loro e li hanno serviti; ecco perché l’Eterno ha fatto venire tutti questi mali su di loro".

Città costruite da Salomone. Flotta mandata a Ofir

10 Passati i vent’anni nei quali Salomone costruì le due case, la casa dell’Eterno e la casa del re, 11 siccome Chiram, re di Tiro, aveva fornito a Salomone legno di cedro e di cipresso, e oro a suo piacimento, il re Salomone diede a Chiram venti città nel paese di Galilea. 12 Chiram uscì da Tiro per vedere le città che gli aveva dato Salomone, ma non gli piacquero; 13 e disse: "Che città sono queste che tu mi hai dato, fratello mio?". E le chiamò "terra di Cabul" nome che è rimasto loro fino al giorno d’oggi. 14 Chiram aveva mandato al re centoventi talenti d’oro. 15 Ora ecco quello che concerne gli operai reclutati e comandati dal re Salomone per costruire la casa dell’Eterno e la sua propria casa, Millo e le mura di Gerusalemme, Asor, Meghiddo e Ghezer. 16 Faraone, re d’Egitto, era salito a impadronirsi di Ghezer, l’aveva data alle fiamme, e aveva ucciso i Cananei che abitavano la città; poi l’aveva data per dote a sua figlia, moglie di Salomone. 17 Salomone ricostruì Ghezer, Bet-Oron inferiore, 18 Baalat e Tadmor nella parte deserta del paese, 19 tutte le città di rifornimento che gli appartenevano, le città per i suoi carri, le città per i suoi cavalieri, insomma tutto quello che gli piacque di costruire a Gerusalemme, al Libano e in tutto il paese del suo dominio. 20 Di tutta la popolazione che era rimasta degli Amorei, degli Ittiti, dei Ferezei, degli Ivvei e dei Gebusei, che non erano dei figli d’Israele, 21 vale a dire dei loro discendenti che erano rimasti dopo di loro nel paese e che gli Israeliti non avevano potuto votare allo sterminio, Salomone li reclutò per i lavori forzati; e tali sono rimasti fino al giorno d’oggi. 22 Ma dei figli d’Israele Salomone non impiegò nessuno come servo; essi furono la sua gente di guerra, i suoi ministri, i suoi prìncipi, i suoi capitani, i comandanti dei suoi carri e dei suoi cavalieri. 23 I capi, preposti da Salomone alla direzione dei suoi lavori, erano in numero di cinquecentocinquanta, incaricati di sorvegliare la gente che eseguiva i lavori. 24 Appena la figlia del Faraone salì dalla città di Davide alla casa che Salomone le aveva fatto costruire, questi si mise a costruire Millo. 25 Tre volte l’anno Salomone offriva olocausti e sacrifici di ringraziamento sull’altare che egli aveva eretto all’Eterno, e offriva profumi su quello che era posto davanti all’Eterno. Così egli terminò definitivamente la casa. 26 Il re Salomone costruì anche una flotta a Esion-Gheber, presso Elot, sul lido del Mar Rosso, nel paese di Edom. 27 Chiram mandò su questa flotta, con la gente di Salomone, la sua propria gente: marinai, che conoscevano il mare. 28 Essi andarono a Ofir, vi presero dell’oro, quattrocentoventi talenti, e li portarono al re Salomone.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-