Publicidade

1 Reis 4

IRB20

1 Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael. 2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro; 3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto; 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; 5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo; 6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj. 7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn. 8 Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim; 9 Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan; 10 Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer; 11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; 12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam; 13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; 14 Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim; 15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16 Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot; 17 Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar; 18 Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen; 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. 20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.

21 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo. 22 La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno, 23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 24 Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. 25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono. 26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 27 Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante. 28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.

29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. 30 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo. 31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. 32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. 33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj. 34 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

Principali ufficiali di Salomone. Gloria del suo regno

1 Il re Salomone regnava su tutto Israele. E questi erano i suoi principali ufficiali: 2 Azaria, figlio del sacerdote Sadoc, 3 Elioref e Aiia, figli di Scisa, erano segretari; Giosafat, figlio di Ailud, era cancelliere; 4 Benaia, figlio di Natan, era capo dell’esercito; Sadoc e Abiatar erano sacerdoti; 5 Azaria, figlio di Natan, era capo dei prefetti; Zabud, figlio di Natan, era consigliere intimo del re. 6 Aisar era maggiordomo, e Adoniram, figlio di Abda, era preposto ai tributi. 7 Salomone aveva dodici prefetti su tutto Israele, i quali provvedevano al mantenimento del re e della sua casa; ciascuno di essi doveva provvedere per un mese all’anno. 8 Questi erano i loro nomi: Ben-Ur, nella regione montuosa di Efraim; 9 Ben-Decher, a Macas, a Saalbim, a Bet-Semes, a Elon di Bet-Canan; 10 Ben-Esed, ad Arubbot; aveva Soco e tutto il paese di Chefer; 11 Ben-Abinadab, in tutta la regione di Dor; Tafat, figlia di Salomone era sua moglie; 12 Baana, figlio di Ailud, aveva Taanac, Meghiddo e tutto Bet-Sean, che è vicino a Sartan, sotto Izreel, da Bet-Sean ad Abel-Meola, e fino al di di Iocmeam; 13 Ben-Gheber, a Ramot di Galaad; egli aveva i villaggi di Iair, figlio di Manasse, che sono in Galaad; aveva anche la regione di Argob che è in Basan, sessanta grandi città murate e munite di sbarre di bronzo; 14 Ainadab, figlio di Iddo, a Maanaim; 15 Aimaas, in Neftali; anche questi aveva preso per moglie Basmat, figlia di Salomone; 16 Baana, figlio di Cusai, in Ascer e ad Alot; 17 Giosafat, figlio di Parna, in Issacar; 18 Simei, figlio di Ela, in Beniamino; 19 Gheber, figlio di Uri, nel paese di Galaad, il paese di Sicon, re degli Amorei, e di Og, re di Basan. C’era un solo prefetto per tutta questa regione. 20 Giuda e Israele erano numerosissimi, come la sabbia che è sulla riva del mare. Essi mangiavano e bevevano allegramente. 21 Salomone dominava su tutti i regni di qua dal fiume, sino al paese dei Filistei e sino ai confini dell’Egitto. Essi gli portavano tributi, e gli furono soggetti tutto il tempo che egli visse. 22 La provvista dei viveri di Salomone, per ogni giorno, consisteva in trenta cori di fior di farina e sessanta cori di farina ordinaria; 23 in dieci buoi ingrassati, venti buoi di pastura e cento montoni, senza contare i cervi, le gazzelle, i daini e il pollame di allevamento. 24 Egli dominava su tutto il paese di qua dal fiume, da Tifsa fino a Gaza, su tutti i re di qua dal fiume, ed era in pace con tutti i confinanti intorno. 25 Giuda e Israele, da Dan fino a Beer-Sceba, vissero al sicuro ognuno all’ombra della sua vite e del suo fico, tutto il tempo che regnò Salomone. 26 Salomone aveva anche quarantamila scuderie da cavalli per i suoi carri, e dodicimila cavalieri. 27 Quei prefetti, un mese all’anno per uno, provvedevano al mantenimento del re Salomone e di tutti quelli che erano ammessi alla sua mensa; e non lasciavano mancare nulla. 28 Facevano anche portare l’orzo e la paglia per i cavalli da tiro e da corsa nel luogo dove si trovava il re, ciascuno secondo gli ordini che aveva ricevuto. 29 Dio diede a Salomone sapienza, una grandissima intelligenza e una mente vasta come la sabbia che sta sulla riva del mare. 30 La sapienza di Salomone superò la sapienza di tutti gli Orientali e tutta la sapienza degli Egiziani. 31 Era più saggio di ogni altro uomo, più di Etan l’Ezraita, più di Eman, di Calcol e di Darda, figli di Maol; e la sua fama si sparse per tutte le nazioni circostanti. 32 Pronunciò tremila massime e i suoi inni furono mille e cinque. 33 Parlò degli alberi, dal cedro del Libano all’issopo che spunta dalla muraglia; parlò pure degli animali, degli uccelli, dei rettili, dei pesci. 34 Da tutti i popoli veniva gente per udire la sapienza di Salomone, da parte di tutti i re della terra che avevano sentito parlare della sua sapienza.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-