Pular para o conteúdo
Publicidade

Números 36

SFB15

1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj; 2 kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj. 3 Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita. 4 Kaj kiam estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita. 5 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj. 6 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu; 7 por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. 8 Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj; 9 kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo. 10 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad; 11 kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj. 12 En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

13 Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.

Selofhads döttrars arvedel

1 4 Mos 26:29f. Huvudmännen för familjerna som härstammade från Gilead, son till Makir, Manasses son, av Josefs barns släkter, trädde fram och talade inför Mose och de furstar som var huvudmän för israeliternas familjer. 2 4 Mos 26:55f, 27:1f, Jos 17:3f. De sade: "Herren har befallt min herre att genom lottkastning ge landet som arvedel åt Israels barn, och min herre har fått befallning av Herren att ge vår broder Selofhads arvedel åt hans döttrar. 3 Men om de blir gifta med någon ur en annan israelitisk stam, tas deras arvedel bort från våra fäders arvedel. Den läggs till den stam de kommer att tillhöra och tas från vår arvslott. 4 3 Mos 25:10f. När sedan jubelåret kommer för Israels barn, blir deras arvedel lagd till den stam som de kommer att tillhöra, men deras arvedel tas från vår fädernestams arvedel."

5 Efter Herrens ord befallde Mose Israels barn: "Josefs barns stam har talat rätt. 6 Detta är vad Herren befaller angående Selofhads döttrar: De får gifta sig med vem de vill, men de ska gifta sig inom en släkt i sin egen fädernestam. 7 Ingen arvedel bland Israels barn får över från en stam till en annan, utan Israels barn ska behålla var och en sin fädernestams arvedel.

8 Varje kvinna som äger en arvedel bland någon av Israels barns stammar ska gifta sig med någon från en släkt i hennes egen fädernestam, att Israels barn får behålla var och en sina fäders arvedel. 9 Ingen arvedel får över från en stam till en annan, utan Israels barns stammar ska behålla var och en sin arvedel."

10 Selofhads döttrar gjorde som Herren hade befallt Mose. 11 Selofhads döttrar Mahla, Tirsa, Hogla, Milka och Noa gifte sig med sina farbröders söner. 12 De blev gifta inom Manasses, Josefs sons, släkter, och deras arvedel blev kvar inom deras fädernesläkts stam.

13 Detta är de bud och stadgar som Herren gav Israels barn genom Mose Moabs hedar vid Jordan mitt emot Jeriko.

Veja também