1 Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
2 (post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem);
3 per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
4 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
5 Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;
6 prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu.
7 Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.
8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
9 ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
10 Ĉar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon.
11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.
13 Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
14 Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.
15 Vane vi diras:La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
16 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
17 tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco;
18 Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
19 pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
20 Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon:Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj.
22 Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados:La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro-
23 pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
24 Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene:
25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
26 La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
27 kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
28 Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri:La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn.
29 Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
30 Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
31 Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano:Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo-
32 pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron:neniu restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
1 Profeetta Jeremia lähetti Jerusalemista kirjeen vielä elossa oleville pakkosiirtolaisten vanhimmille sekä papeille, profeetoille ja koko sille kansalle, jonka Nebukadnessar oli vienyt Jerusalemista Babyloniaan.
2 Tämän kirjeen hän kirjoitti sen jälkeen, kun kuningas Jekonja, kuninkaan äiti, hovin virkamiehet, Juudan ja Jerusalemin päämiehet sekä sepät ja kirvesmiehet olivat joutuneet lähtemään Jerusalemista.
3 Jeremia antoi kirjeen Eleasan, Safanin pojan, ja Gemarjan, Hilkian pojan, mukaan, kun Juudan kuningas Sidkia lähetti heidät Babyloniaan kuningas Nebukadnessarin luo. Kirje kuului näin:
5 Rakentakaa taloja ja asettukaa niihin asumaan! Istuttakaa puutarhoja ja nauttikaa niiden hedelmistä!
6 Ottakaa itsellenne vaimot, syntyköön teille poikia ja tyttäriä! Ottakaa pojillennekin vaimot ja naittakaa tyttärenne, että he saisivat poikia ja tyttäriä. Lisääntykää, älkää vähentykö!
7 Toimikaa sen kaupungin parhaaksi, johon minä olen teidät siirtänyt. Rukoilkaa sen puolesta Herraa, sillä sen menestys on teidänkin menestyksenne.
9 Silkkaa valhetta he julistavat teille minun nimissäni, en minä ole heitä lähettänyt, sanoo Herra.
11 Minulla on omat suunnitelmani teitä varten, sanoo Herra. Minun ajatukseni ovat rauhan eivätkä tuhon ajatuksia: minä annan teille tulevaisuuden ja toivon.
12 Silloin te huudatte minua avuksenne, te käännytte rukoillen minun puoleeni, ja minä kuulen teitä.
13 Te etsitte minua, ja te löydätte minut! Koko sydämestänne te minua etsitte,
14 ja minä annan teidän löytää itseni, sanoo Herra. Minä käännän teidän kohtalonne ja kokoan teidät kaikkien kansojen seasta, kaikkialta, minne olen teidät karkottanut. Minä tuon teidät takaisin siihen paikkaan, mistä minä vein teidät pakkosiirtolaisuuteen.
16 Mutta Daavidin valtaistuimella istuvasta kuninkaasta ja koko tässä kaupungissa asuvasta kansasta, teidän veljistänne, jotka eivät joutuneet teidän kanssanne pakkosiirtolaisuuteen, Herra Sebaot sanoo näin:
17 Minä tuon heidän keskelleen miekan, nälän ja ruton! Minä viskaan heidät pois niin kuin pilaantuneet viikunat, joita ei syödä.
18 Miekan, nälän ja ruton minä lähetän heidän kimppuunsa. Kaikki kansat kauhistuvat ja tyrmistyvät nähdessään, mitä olen heille tehnyt. Kaikkialla, minne minä heidät karkotan, minä teen heistä varoittavan esimerkin: heitä häväistään, ja heidän kohtalostaan tulee kirosana.
19 He eivät ole kuunnelleet minua eivätkä palvelijoitani, profeettoja, joita yhä uudestaan olen lähettänyt heidän luokseen. Tekään ette ole kuunnelleet, sanoo Herra.
21 Näin Herra Sebaot, Israelin Jumala, sanoo Ahabista, Kolajan pojasta, ja Sidkiasta, Maasejan pojasta, jotka julistavat valheita Herran nimissä: Minä annan heidät Babylonian kuninkaan Nebukadnessarin käsiin, ja hän tappaa heidät teidän nähtenne.
22 Kun joku Juudan pakkosiirtolainen Babyloniassa toivottaa toiselle pahaa, hän sanoo: 'Tehköön Herra sinulle niin kuin Sidkialle ja Ahabille, jotka Babylonian kuningas kärvensi tulessa!'
24 Herra käski Jeremian ilmoittaa nehelamilaiselle Semajalle nämä sanat:
26 'Herra on pannut sinut, Sefanja, pappi Jojadan seuraajaksi valvomaan järjestystä Herran temppelissä ja toimittamaan jalkapuuhun ja kaularautaan kaikki hullut ja hurmahenget, jotka esiintyvät profeettoina.
27 Mikset siis vieläkään ole vaientanut anatotilaista Jeremiaa, joka profetoi teidän keskuudessanne?
29 Tämän kirjeen pappi Sefanja oli lukenut ääneen, ja profeetta Jeremiakin oli sen kuullut.
30 Silloin Jeremia sai Herralta käskyn