1 La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome:
2 Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo:
3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.
4 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj
5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj:
6 Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.
7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaŭe.
8 Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi.
9 Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.
10 Tiele diras la Eternulo:Sur ĉi tiu loko-pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj-
11 ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos:Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo.
12 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
14 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.
15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero.
16 En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere, kaj oni nomos ĝin jene:La Eternulo estas nia justeco.
17 Ĉar tiele diras la Eternulo:Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.
18 Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon.
19 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
20 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
21 tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
24 Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili.
25 Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero,
26 tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
1 Vielä toistamiseen Jeremialle tuli Herran sana hänen ollessaan vangittuna päävartiossa:
3 Huuda minua avuksesi, niin minä vastaan sinulle. Minä ilmoitan sinulle suuria ja ihmeellisiä asioita, joista et mitään tiedä.
4 Minä, Herra, Israelin Jumala, sanon sinulle näin: Piiritysvallit ja kaldealaisten miekka tuhoavat tämän kaupungin talot ja Juudan kuninkaiden palatsit.
5 Kaupungin asukkaat taistelevat vihollisia vastaan, mutta turhaan -- rauniot tulevat vain täyteen ruumiskasoja. Vihassani ja kiivaudessani minä lyön Jerusalemin asukkaat kuoliaaksi. Heidän pahuutensa tähden minä en enää katso tämän kaupungin puoleen.
7 Minä käännän Juudan ja Israelin kohtalon, rakennan ne entiselleen.
8 Minä puhdistan niiden asukkaat kaikista synneistä, joilla he ovat rikkoneet minua vastaan. He ovat tehneet syntiä ja rikkoneet minua vastaan. Mutta minä annan anteeksi kaikki heidän pahat tekonsa.
15 Kun se aika koittaa, Daavidin suvusta nousee Vanhurskas Verso. Hän saattaa maassa voimaan oikeuden ja vanhurskauden.
19 Jeremialle tuli tämä Herran sana:
21 yhtä mahdotonta on se, että minun liittoni palvelijani Daavidin kanssa rikkoutuisi. Minä olen luvannut, että hänen valtaistuimellaan aina hallitsee hänen jälkeläisensä. Rikkoutua ei voi myöskään minun liittoni leeviläisten pappien kanssa, jotka toimittavat minulle palvelusta.
23 Jeremialle tuli tämä Herran sana:
25 Mutta minä, Herra, sanon näin: Yhtä varmaa kuin on se, että minä olen tehnyt liiton päivän ja yön kanssa, antanut niille säädökseni ja määrännyt lait taivaalle ja maalle,