1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:

2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;

3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;

4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.

5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.

7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.

8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;

9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;

12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;

13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;

14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:

15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.

17 Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.

18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.

19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.

20 La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;

21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.

22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:

26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.

27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:

28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.

29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,

30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:

31 Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.

32 Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.

33 Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

1 Salomon, Daavidin pojan, Israelin kuninkaan, sananlaskut.

2 Opettakoot ne viisautta, kasvattakoot ymmärtämään ymmärryksen sanat,

3 johdattakoot hyvään tietoon, oikeudentuntoon ja rehtiin mieleen.

4 Kokemattomat saakoot niistä viisautta, nuoret tietoa ja harkintaa.

5 Viisaskin viisastuu, kun kuulee niitä, järkeväkin saa opastusta,

6 oppii mietelmiä ja vertauksia, tajuaa viisaiden sanat, avaa arvoitukset.

7 Herran pelko on tiedon perusta, vain hullu halveksii viisautta ja opetusta.

8 Poikani, kuule isäsi neuvoja, älä väheksy äitisi opetusta --

9 ne ovat seppele hiuksillasi, ketju kaulaasi koristamassa.

10 Älä suostu, poikani, synnintekijöiden viekoituksiin,

12 Niellään heidät elävältä, yhtenä suupalana, niin kuin hauta nielee terveen miehen.

13 Kaikenlaiset kalleudet odottavat meitä, ryöstösaalis täyttää kohta varastomme.

15 Heidän tielleen, poikani, älä lähde, pidä jalkasi poissa heidän poluiltaan,

16 sillä he rientävät pahaa kohti, kiiruhtavat vuodattamaan verta.

17 Ei lintu verkkoa näe, vaikka näkee sitä levitettävän.

18 Oman verensä he väijyessään vaarantavat, omaa tuhoaan etsivät vaaniessaan.

19 Sellainen on riistäjän tie. Joka sille lähtee, kulkee tuhoon.

20 Viisaus huutaa kaduilla, antaa toreilla puheensa kaikua,

21 meluisten katujen kulmissa se kutsuu, kuuluttaa asiansa markkinapaikoilla:

23 Kääntykää minun puoleeni, minä opetan teitä, saatan teidät tuntemaan opetukseni ja tietoni.

25 Yhtäkään neuvoani ette ole ottaneet varteen, opetukseni ei ole kelvannut teille.

26 Niinpä minä nauran, kun teidän käy huonosti, pilkkaan, kun tulee aika jota kauhistutte,

27 kun pelko tulee yllenne kuin rajuilma ja onnettomuus iskee tuulispäänä, kun osaksenne tulee ahdinko ja vaiva.

28 Silloin te huudatte minua, mutta minä en vastaa, etsitte minua, ettekä löydä.

29 Te vihasitte tietoa, ette halunneet totella Herraa,

30 te vähät välititte, kun teitä neuvoin, ette antaneet arvoa ohjeilleni.

31 Niinpä saatte syödä tekojenne hedelmät, niellä kurkun täydeltä juonianne.

32 Uppiniskaisuus on tyhmälle tuhoksi, huolettomuuteensa hullu kuolee.