1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj ĝiajn filinurbojn el la manoj de la Filiŝtoj.

2 Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.

3 Kaj David venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.

4 Kaj David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.

5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.

6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.

7 Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.

8 Kaj el Tibĥat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.

9 Kiam Tou, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, reĝo de Coba,

10 tiam li sendis sian filon Hadoram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraŭ Hadarezer kaj venkobatis lin (ĉar Tou estis en milito kontraŭ Hadarezer); kaj li havis kun si ĉiaspecajn vazojn el oro, arĝento, kaj kupro.

11 Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek.

12 Plue Abiŝaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;

13 kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.

14 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj li faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.

15 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;

16 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Abimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Ŝavŝa estis skribisto;

17 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la reĝo.

1 После сего Давид поразил Филистимлян и смирил их, и взял Геф и зависящие от него города из руки Филистимлян.

2 Он поразил также Моавитян, – и сделались Моавитяне рабами Давида, принося ему дань.

3 И поразил Давид Адраазара, царя Сувского, в Емафе, когда тот шел утвердить власть свою при реке Евфрате.

4 И взял Давид у него тысячу колесниц, семь тысяч всадников и двадцать тысяч пеших, и разрушил Давид все колесницы, оставив из них [только] сто.

5 Сирияне Дамасские пришли было на помощь к Адраазару, царю Сувскому, но Давид поразил двадцать две тысячи Сириян.

6 И поставил Давид [охранное войско] в Сирии Дамасской, и сделались Сирияне рабами Давида, принося ему дань. И помогал Господь Давиду везде, куда он ни ходил.

7 И взял Давид золотые щиты, которые были у рабов Адраазара, и принес их в Иерусалим.

8 А из Тивхавы и Куна, городов Адраазаровых, взял Давид весьма много меди. Из нее Соломон сделал медное море и столбы и медные сосуды.

9 И услышал Фой, царь Имафа, что Давид поразил все войско Адраазара, царя Сувского.

10 И послал Иорама, сына своего, к царю Давиду, приветствовать его и благодарить за то, что он воевал с Адраазаром и поразил его, ибо Фой был в войне с Адраазаром, – и [с ним] всякие сосуды золотые, серебряные и медные.

11 И посвятил их царь Давид Господу вместе с серебром и золотом, которое он взял от всех народов: от Идумеян, Моавитян, Аммонитян, Филистимлян и от Амаликитян.

12 И Авесса, сын Саруи, поразил Идумеян на долине Соляной восемнадцать тысяч;

13 и поставил в Идумее охранное войско, и сделались все Идумеяне рабами Давиду. Господь помогал Давиду везде, куда он ни ходил.

14 И царствовал Давид над всем Израилем, и творил суд и правду всему народу своему.

15 Иоав, сын Саруи, [был] начальником войска, Иосафат, сын Ахилуда, дееписателем,

16 Садок, сын Ахитува, и Авимелех, сын Авиафара, священниками, а Суса писцом,

17 Ванея, сын Иодая, над Хелефеями и Фелефеями, а сыновья Давидовы – первыми при царе.