1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.

4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.

5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.

6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.

7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.

8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

1 שִׁיר לַמַּעֲלֹות אֶשָּׂא עֵינַי אֶל־הֶהָרִים מֵאַיִן יָבֹא עֶזְרִי׃

2 עֶזְרִי מֵעִם יְהוָה עֹשֵׂה שָׁמַיִם וָאָרֶץ׃

3 אַל־יִתֵּן לַמֹּוט רַגְלֶךָ אַל־יָנוּם שֹׁמְרֶךָ׃

4 הִנֵּה לֹא־יָנוּם וְלֹא יִישָׁן ומֵר יִשְׂרָאֵל׃

5 יְהוָה שֹׁמְרֶךָ יְהוָה צִלְּךָ עַל־יַד יְמִינֶךָ׃

6 יֹומָם הַשֶּׁמֶשׁ לֹא־יַכֶּכָּה וְיָרֵחַ בַּלָּיְלָה׃

7 יְהוָה יִשְׁמָרְךָ מִכָּל־רָע יִשְׁמֹר אֶת־נַפְשֶׁךָ׃

8 יְהוָה יִשְׁמָר־צֵאתְךָ וּבֹואֶךָ מֵעַתָּה וְעַד־עֹולָם׃