1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.

3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.

4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.

6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

1 לַמְנַצֵּח בִּנְגִינֹת מִזְמֹור שִׁיר׃

2 אֱלֹהִים יְחָנֵּנוּ וִיבָרְכֵנוּ יָאֵר פָּנָיו אִתָּנוּ סֶלָה׃

3 לָדַעַת בָּאָרֶץ דַּרְכֶּךָ בְּכָל־גֹּויִם יְשׁוּעָתֶךָ׃

4 יֹודוּךָ עַמִּים ׀ אֱלֹהִים יֹודוּךָ עַמִּים כֻּלָּם׃

5 יִשְׂמְחוּ וִירַנְּנוּ לְאֻמִּים כִּי־תִשְׁפֹּט עַמִּים מִישֹׁור וּלְאֻמִּים ׀ בָּאָרֶץ תַּנְחֵם סֶלָה׃

6 יֹודוּךָ עַמִּים ׀ אֱלֹהִים יֹודוּךָ עַמִּים כֻּלָּם׃

7 אֶרֶץ נָתְנָה יְבוּלָהּ יְבָרְכֵנוּ אֱלֹהִים אֱלֹהֵינוּ׃

8 יְבָרְכֵנוּ אֱלֹהִים וְיִירְאוּ אֹתֹו כָּל־אַפְסֵי־אָרֶץ׃