1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.
1 שִׁיר הַמַּעֲלֹות לִשְׁלֹמֹה אִם־יְהוָה ׀ לֹא־יִבְנֶה בַיִת שָׁוְא ׀ עָמְלוּ בֹונָיו בֹּו אִם־יְהוָה לֹא־יִשְׁמָר־עִיר שָׁוְא ׀ שָׁקַד שֹׁומֵר׃
2 שָׁוְא לָכֶם ׀ מַשְׁכִּימֵי קוּם מְאַחֲרֵי־שֶׁבֶת אֹכְלֵי לֶחֶם הָעֲצָבִים כֵּן יִתֵּן לִידִידֹו שֵׁנָא׃
3 הִנֵּה נַחֲלַת יְהוָה בָּנִים כָר פְּרִי הַבָּטֶן׃
4 כְּחִצִּים בְּיַד־גִּבֹּור כֵּן בְּנֵי הַנְּעוּרִים׃
5 אַשְׁרֵי הַגֶּבֶר אֲשֶׁר מִלֵּא אֶת־אַשְׁפָּתֹו מֵהֶם לֹא־יֵבֹשׁוּ כִּי־יְדַבְּרוּ אֶת־אֹויְבִים בַּשָּׁעַר׃