Publicidade

2 Coríntios 6

4 sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,6 en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;10 kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

Publicidade

Veja também

Publicidade
2 Coríntios
Ver todos os capítulos de 2 Coríntios