2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.
3 Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.
4 Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
5 Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.