11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.

13 Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.

14 Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.