Jeremias 9

1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.

3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.

4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn.

5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado.

6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; cxar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?

8 Ilia lango estas vundanta sago, gxi parolas trompe; per sia busxo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraux li.

9 CXu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?

10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.

11 Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu logxanto.

12 CXu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra gxi?

13 Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin,

14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:

15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi mangxigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;

16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.

18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.

19 Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.

20 Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

21 CXar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.

22 Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;

24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo.

25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,

26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

Capítulos

Bíblias