31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris:Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni.
32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante:La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj;
33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.