1 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi. 2 Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne. 3 Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi. 4 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn: 5 el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek; 6 el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek; 7 el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek; 8 el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent; 9 el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek; 10 el la idoj de Uziel: la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du. 11 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12 kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi; 13 ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas. 14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael. 15 Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili. 16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo. 23 Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto; 24 Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto. 25 Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom. 26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn. 27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.
1 Davide si costruì delle case nella città di Davide; preparò un luogo per l’arca di Dio, ed eresse una tenda per essa. 2 Allora Davide disse: "Nessuno deve portare l’arca di Dio tranne i Leviti; perché l’Eterno ha scelto loro per portare l’arca di Dio, e per essere suoi ministri per sempre". 3 Davide convocò tutto Israele a Gerusalemme per trasportare l’arca dell’Eterno al luogo che lui le aveva preparato. 4 Davide radunò pure i figli di Aaronne e i Leviti: 5 dei figli di Cheat, Uriel, il capo, e i suoi fratelli: centoventi; 6 dei figli di Merari, Asaia, il capo, e i suoi fratelli: duecentoventi; 7 dei figli di Ghersom, Ioel, il capo, e i suoi fratelli: centotrenta; 8 dei figli di Elisafan, Semaia, il capo, e i suoi fratelli: duecento; 9 dei figli di Ebron, Eliel, il capo, e i suoi fratelli: ottanta; 10 dei figli di Uzziel, Amminadab, il capo, e i suoi fratelli: centododici. 11 Poi Davide chiamò i sacerdoti Sadoc e Abiatar, e i Leviti Uriel, Asaia, Ioel, Semaia, Eliel e Amminadab, 12 e disse loro: "Voi siete i capi delle case patriarcali dei Leviti; santificatevi, voi e i vostri fratelli, affinché possiate trasportare l’arca dell’Eterno, dell’Iddio d’Israele, nel luogo che io le ho preparato. 13 Siccome voi non c’eravate la prima volta, l’Eterno, il nostro Dio, fece una breccia fra noi, perché non lo cercammo secondo le regole stabilite". 14 I sacerdoti e i Leviti dunque si santificarono per trasportare l’arca dell’Eterno, dell’Iddio d’Israele. 15 I figli dei Leviti portarono l’arca di Dio sulle loro spalle, per mezzo di stanghe, come aveva ordinato Mosè, secondo la parola dell’Eterno. 16 Davide ordinò ai capi dei Leviti che chiamassero i loro fratelli cantori a prestare servizio con i loro strumenti musicali, saltèri, cetre e cembali, da cui avrebbero tratto suoni vigorosi, in segno di gioia. 17 I Leviti dunque chiamarono a prestare servizio Eman, figlio di Ioel; e fra i suoi fratelli, Asaf, figlio di Berechia; tra i figli di Merari, loro fratelli, Etan, figlio di Cusaia. 18 Con loro, furono chiamati i loro fratelli del secondo ordine: Zaccaria, Ben, Iaaziel, Semiramot, Ieiel, Unni, Eliab, Benaia, Maaseia, Mattitia, Elifaleu, Micneia, Obed-Edom e Ieiel, i portinai. 19 I cantori Eman, Asaf ed Etan, avevano dei cembali di bronzo per suonare; 20 Zaccaria, Iaaziel, Semiramot, Ieiel, Unni, Eliab, Maaseia e Benaia avevano dei saltèri per accompagnare voci di fanciulle; 21 Mattitia, Elifaleu, Micneia, Obed-Edom, Ieiel e Azazia suonavano con cetre all’ottava, per guidare il canto; 22 Chenania, capo dei Leviti, era preposto al canto; dirigeva la musica, perché era competente in questo. 23 Berechia ed Elcana erano portinai dell’arca. 24 Sebania, Iosafat, Netaneel, Amasai, Zaccaria, Benaia ed Eliezer, sacerdoti, suonavano la tromba davanti all’arca di Dio; Obed-Edom e Ieiia erano portinai dell’arca. 25 Davide, gli anziani d’Israele e i capi di migliaia si misero in cammino per trasportare l’arca del patto dell’Eterno dalla casa di Obed-Edom, con gioia. 26 E poiché Dio prestò assistenza ai Leviti che portavano l’arca del patto dell’Eterno, fu offerto un sacrificio di sette giovenchi e di sette montoni. 27 Davide indossava un manto di lino fino, come anche tutti i Leviti che portavano l’arca, i cantori, e Chenania, capo della musica fra i cantori; e Davide aveva sul manto un efod di lino. 28 Così tutto Israele portò su l’arca del patto dell’Eterno con grida di gioia, al suono di corni, di trombe, di cembali, di saltèri e di arpe. 29 E quando l’arca del patto dell’Eterno giunse alla città di Davide, Mical, figlia di Saul, guardava dalla finestra: e vedendo il re Davide che danzava e saltava, lo disprezzò in cuor suo.